Malgraŭ evidenta nerealigeblo de eksperimento, el la solvoj de la [12.2], [16] sekvas, ke iliaj formuladoj estas ekvivalentaj (vidu 4) al nenula (kaj, kio estas grave, nemalkreskanta) probablo de la tempa simetrio. Samtempe spaca denseco de probablo de efiko estas kalkulita kiel [14]. Kritika parametro Ξ de la ambaŭ menciitaj probabloj iĝas nenula [13] ĉe plenumo de la limigo de reflektada nivelo ĉe trairo de punkto de ontologia b… [bifurkacio — vorto estis restaŭrita de Garin P. P.]
Pogorelov T. I.
(el la arkivo de la Krima Enketo, kazo I-2050-3245B; por transdono al Interpol laŭ peto de la Universitato de Okcidenta Aŭstralio)
***
Lastatempe scivolulon
Oni pinĉis lian nazon
(Infana mokrimo)
***
Surkov estis malkontenta, ke oni lin deturnis de la laboro kaj sendis al iu «BIER». Li interne ludis kun la nomo: «biereto, bierido, bieruma…», sed malgraŭ la ridetoj kiuj foje-foje eskapis el li, la afero estis serioza. La malapero de la homo. Tamen ne murdo, ne kidnapo… La malapero, jen kio skribiĝis en la deklaro. Kutime similaj aferoj finiĝis per plorplenaj scenoj kun edzinoj kaj/aŭ skribaj klarigoj de de tiuj, kiuj respondecis por alirkontrolo.
Surkov mallevis la brovojn: oni kutime ricevis la deklaron pri hommalapero de parencoj. Nu, aŭ de konatoj. Sed tute ne per oficiala letero de la organizo, kie la malaperinto laboris.
Kialoj povis esti ajnaj, certe (al Petro venis al la menso malnova okazo, kiun li aŭdis dum afervojaĝo). Surkov pensis kial li rememoris pri tio, kaj laŭ la ĉeno de asocioj li alvenis al la bierejo, kie li unufoje sidis kun Ŝevcov, kiu rakontis al li pri okazo kun forkurinta frenezulo… kiel li nomiĝas… Sokolovskij… kaj de la bierejo — al la BIER kaj la nuna tago. Do, BIER... «Bukla-Impulsa Ekscitatilo Regolilo». Petro pripensis momenton kaj absolute konvinkiĝis, ke la filio de la Instituto de Fiziko de Altenergiaj Partikloj ricevis sian nomon simple pro ŝerco.
«Azia» — diris la surskribo super la enirejo. La enirejon mem baris viroj el la bataltaĉmento, kio surprizis Surkovn: la ĉefleŭtenanto ne atendis, ke iu ajn estos tie ĉi pli frue ol li. Surkov aliris al la militisto kaj montris la identigilan dokumenton; t iu klarigis, ke supera oficiro estas ĉe la alia elirejo kaj tenas la defendon kontraŭ la ĵurnalistoj. Surkov kapjesis kaj foriris ĉirkaŭrigardante la konstruaĵon.
Tuj al li aliris iu malalta homo en senorda ĉapo kun surskribo: «Oreloj frostiĝas». Oreloj ne vidiĝis, sed al Surkov ŝajnis, ke ili devas esti maldikaj kaj firme algluitaj al la kapo. Petro aŭtomate rigardis la interparolanton. La okuloj estis grizaj, la rigardo estis tiu de decidema, sed en ĉi tiu momento iom nesekura homo. La kranio estas longforma, la vangoj iom pendas, la nazo estas larĝa kaj iom plata. La manoj estas mallongaj — kvankam eble tiel nur ŝajnis pro lia malĝustgranda jako.